1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
76
77
78
79
80
81
82
83
84
85
86
87
88
89
90
91
92
93
94
95
96
97
98
99
100
101
102
103
104
105
106
107
108
109
|
Tiu README (legumin) estas por versio:
2006/04/19 v0.2 %
----------------
LaTeX-pakajho 'dateiliste' - Variajho de \DeclareRobustCommand,
kiu antaue elprovas, chu la nomo jam ekzistas.
Autoro: Paulo Ebermann (Paul-Ebermann@gmx.de).
Licenzo: LPPL 1.3, 'author-maintained'
(-> http://www.latex-project.org/lppl/).
Kreitaj por propra uzo, sed eble iom de ghi ankau
uzeblas por aliaj.
La dokumentaro (escepte tiu chi dosiero) estas nur en la germana
lingvo.
La pakajho bezonas la pakajhojn 'ltxtable', 'longtable',
'tabularx' kaj 'rcsinfo'.
Por krei la dokumentadon vi krome bezonas 'pauldoc' (de la sama autoro).
La pakajho venas en .dtx + .ins.
Voku "latex dateiliste.ins" por krei la .sty-dosieron (kaj
eble meti ghin al texmf/tex/latex/paul/, se via docstrip estis
konfigurita laue), voku "latex dateiliste.dtx" por rekrei
la dokumentaron.
Uzado
-------
La pakajho konsistas el tri chefaj bonajhoj, kiujn
oni povas uzi sendepende, sed kune ili estas speciale
utile.
(1) automataj versio-informoj.
Se via LaTeX-dosieroj estas ene de CVS, vi povas
uzi tion por automate generi la daton kaj
versi-numeron por la listo kreita de \listfiles
(kaj la listo de (3).)
Uzu
\ProvideFileInfos{$Id: dateiliste.dtx,v 1.7 2006/04/19 14:57:24 ebermann Exp $}
{mallonga priskribo}
en via dosiero, kaj faru 'cvs commit'. (CVS enmetos
informojn, kiun \ProvideFileInfos uzas.)
(2) aldono de chefa dosiero
Kutime la chefa dosiero (kiun vi donis en la
latex-voko) ne aperas en la listo kreita de
\listfiles. Tiun la pakajho shanghas, se tiu
dosiero havas la nomfinajhon .tex
(Pli precize, la pakajho aldonas '\jobname.tex',
se tiu dosiero ekzistas, kaj se ne eblas eltrovi[1],
ke la dosiero estas jam en la listo[2].)
Tiu aldonado estas kutime shaltita, sed eblas
malshalti ghin per la pakajh-opcio 'noaddmain'.
Tiam ankau eblas voki
\mainFileToList
por fari tion.
(3) enmetu la dosierliston en la rezulton
Vi povas uzi la komandon
\printFileList[<section command>]
por enmeti bele formatitan version de la
dosierlisto kiel sekcio (kutime '\section*',
sed vi povas uzi iun ajn sekci-komandon kiel
opcia argumento) en la dokumenton.
Vi krome devas uzi \listfiles en la komenca
parto de la dokumento (antau \begin{document}),
alikaze vi nur ricevos erarmesaghon.
La tabelo nur aperos ekde la dua LaTeX-voko, kaj
eble bezonos kelkajn pliajn por aspekti ghuste.
Eblas traduki la titolon de la sekcio, la antautekston
kaj la tabelkapoj helpe de la babel-pakajho - tradukojn
por 'english', 'german', 'ngerman' kaj 'esperanto' estas
la pakajho jam enhavas.
Se vi bezonas aliajn lingvojn au ne uzas 'babel',
redifinu la sekvajn makroojn:
\fileListName - titolo ("Listo de dosieroj")
\fileListPreamble - antauteksto (printita inter titolo
kaj tabelo)
\fileNameName - table header "dosiernomo"
\dateName - table header "dato"
\verName - table header "versio"
\descriptionName - table header "priskribo"
-----
[1] Tiun determinadon vi povas konfiguri per la
pakajh-opcioj:
nocat12 - nur funkcias se vi uzas eTeX, alikaze
eble la cxef-dosiero aperos dufoje.
cat12 - funkcias kun aux sen eTeX, koncertante
la enhavon de \@filelist al kategorio 12.
Se vi neniun de tiuj opcioj donas, gxi laboras
kiel 'nocat12' en eTeX kaj kiel 'cat12' en ne-eTeX.
[2] Tio povas okazi ekzemple, se vi invokas
LaTeX kun "\input{mainfile.tex}".
|