summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/macros/latex/contrib/dateiliste/README-eo
diff options
context:
space:
mode:
authorNorbert Preining <norbert@preining.info>2019-09-02 13:46:59 +0900
committerNorbert Preining <norbert@preining.info>2019-09-02 13:46:59 +0900
commite0c6872cf40896c7be36b11dcc744620f10adf1d (patch)
tree60335e10d2f4354b0674ec22d7b53f0f8abee672 /macros/latex/contrib/dateiliste/README-eo
Initial commit
Diffstat (limited to 'macros/latex/contrib/dateiliste/README-eo')
-rw-r--r--macros/latex/contrib/dateiliste/README-eo115
1 files changed, 115 insertions, 0 deletions
diff --git a/macros/latex/contrib/dateiliste/README-eo b/macros/latex/contrib/dateiliste/README-eo
new file mode 100644
index 0000000000..9f2dd54ec1
--- /dev/null
+++ b/macros/latex/contrib/dateiliste/README-eo
@@ -0,0 +1,115 @@
+Tiu README (legumin) estas por versio:
+ 2012/10/13 v0.6 %
+----------------
+LaTeX-pakaĵo 'dateiliste' - Variaĵo de \DeclareRobustCommand,
+kiu antaŭe elprovas, ĉu la nomo jam ekzistas.
+
+Aŭtoro: Paŭlo Ebermann (Paul-Ebermann@gmx.de).
+Licenzo: LPPL 1.3, 'author-maintained'
+ (-> http://www.latex-project.org/lppl/).
+
+Kreitaj por propra uzo, sed eble iom de ĝi ankaŭ
+uzeblas por aliaj.
+
+La dokumentaro (escepte tiu ĉi dosiero) estas nur en la germana
+lingvo.
+
+La pakaĵo bezonas la pakaĵojn 'ltxtable', 'longtable',
+'tabularx' kaj 'rcsinfo'.
+Por krei la dokumentadon vi krome bezonas 'pauldoc' (de la sama aŭtoro).
+
+La pakaĵo venas en .dtx + .ins.
+Voku "latex dateiliste.ins" por krei la .sty-dosieron (kaj
+eble meti ĝin al texmf/tex/latex/paul/, se via docstrip estis
+konfigurita laŭe), voku "latex dateiliste.dtx" por rekrei
+la dokumentaron.
+
+ Uzado
+-------
+
+La pakaĵo konsistas el tri ĉefaj bonaĵoj, kiujn
+oni povas uzi sendepende, sed kune ili estas speciale
+utile.
+
+(1) Aŭtomataj versio-informoj.
+
+ Se vi uzas versio-kontrolan sistemon kiel Subversion aŭ
+ CVS/RCS, vi povas uzi tion por aŭtomate generi la daton
+ kaj versi-numeron por la listo kreita de \listfiles
+ (kaj la listo de (3).)
+ Uzu
+
+ \ProvideFileInfos{$<>Id$}{mallonga priskribo}
+
+ en via dosiero, forprenu la '<>', kaj faru 'svn commit' aŭ
+ 'cvs commit'. (CVS aŭ SVN tiam enmetos informojn, kiun
+ \ProvideFileInfos uzos.)
+ En la Subversion-kazo necesas antaŭe informi Subversion
+ pri tio, ke vi volas anstataŭi 'Id' per alia afero:
+ svn propset svn:keywords Id <dosiernomo>
+ Ankaŭ necesas uzi la pakaĵ-opcion 'svn' aŭ 'subversion',
+ kiel tie:
+ \usepackage[svn]{dateiliste}
+
+(2) Aldono de ĉefa dosiero
+
+ Kutime la ĉefa dosiero (kiun vi donis en la
+ latex-voko) ne aperas en la listo kreita de
+ \listfiles. Tion la pakaĵo ŝanĝas, se tiu
+ dosiero havas la nomfinaĵon .tex
+
+ (Pli precize, la pakaĵo aldonas '\jobname.tex',
+ se tiu dosiero ekzistas, kaj se ne eblas eltrovi[1],
+ ke la dosiero estas jam en la listo[2].)
+
+ Tiu aldonado estas kutime ŝaltita, sed eblas
+ malŝalti ĝin per la pakaĵ-opcio 'noaddmain'.
+ Tiam ankaŭ eblas voki
+ \mainFileToList
+ por fari tion.
+
+(3) Enmetu la dosierliston en la rezulton
+
+ Vi povas uzi la komandon
+
+ \printFileList[<section command>]
+
+ por enmeti bele formatitan version de la
+ dosierlisto kiel sekcio (kutime '\section*',
+ sed vi povas uzi iun ajn sekci-komandon kiel
+ opcia argumento) en la dokumenton.
+
+ Vi krome devas uzi \listfiles en la komenca
+ parto de la dokumento (antaŭ \begin{document}),
+ alikaze vi nur ricevos erarmesaĝon.
+
+ La tabelo nur aperos ekde la dua LaTeX-voko, kaj
+ eble bezonos kelkajn pliajn por aspekti ĝuste.
+
+ Eblas traduki la titolon de la sekcio, la antaŭtekston
+ kaj la tabelkapoj helpe de la babel-pakaĵo - tradukojn
+ por 'english', 'german', 'ngerman' kaj 'esperanto' la
+ pakaĵo jam enhavas.
+ Se vi bezonas aliajn lingvojn aŭ ne uzas 'babel',
+ redifinu la sekvajn makroojn:
+
+ \fileListName - titolo ("Listo de dosieroj")
+ \fileListPreamble - antaŭteksto (printita inter titolo
+ kaj tabelo)
+ \fileNameName - tabelkapo "dosiernomo"
+ \dateName - tabelkapo "dato"
+ \verName - tabelkapo "versio"
+ \descriptionName - tabelkapo "priskribo"
+
+-----
+[1] Tiun determinadon vi povas konfiguri per la
+ pakaĵ-opcioj:
+ nocat12 - nur funkcias se vi uzas eTeX, alikaze
+ eble la cxef-dosiero aperos dufoje.
+ cat12 - funkcias kun aŭ sen eTeX, konvertante
+ la enhavon de \@filelist al kategorio 12.
+ Se vi neniun de tiuj opcioj donas, ĝi laboras
+ kiel 'nocat12' en eTeX kaj kiel 'cat12' en ne-eTeX.
+
+[2] Tio povas okazi ekzemple, se vi invokas
+ LaTeX kun "\input{mainfile.tex}".