Tiu README (legumin) estas por versio: 2006/04/19 v0.2 % ---------------- LaTeX-pakajho 'dateiliste' - Variajho de \DeclareRobustCommand, kiu antaue elprovas, chu la nomo jam ekzistas. Autoro: Paulo Ebermann (Paul-Ebermann@gmx.de). Licenzo: LPPL 1.3, 'author-maintained' (-> http://www.latex-project.org/lppl/). Kreitaj por propra uzo, sed eble iom de ghi ankau uzeblas por aliaj. La dokumentaro (escepte tiu chi dosiero) estas nur en la germana lingvo. La pakajho bezonas la pakajhojn 'ltxtable', 'longtable', 'tabularx' kaj 'rcsinfo'. Por krei la dokumentadon vi krome bezonas 'pauldoc' (de la sama autoro). La pakajho venas en .dtx + .ins. Voku "latex dateiliste.ins" por krei la .sty-dosieron (kaj eble meti ghin al texmf/tex/latex/paul/, se via docstrip estis konfigurita laue), voku "latex dateiliste.dtx" por rekrei la dokumentaron. Uzado ------- La pakajho konsistas el tri chefaj bonajhoj, kiujn oni povas uzi sendepende, sed kune ili estas speciale utile. (1) automataj versio-informoj. Se via LaTeX-dosieroj estas ene de CVS, vi povas uzi tion por automate generi la daton kaj versi-numeron por la listo kreita de \listfiles (kaj la listo de (3).) Uzu \ProvideFileInfos{$Id: dateiliste.dtx,v 1.7 2006/04/19 14:57:24 ebermann Exp $} {mallonga priskribo} en via dosiero, kaj faru 'cvs commit'. (CVS enmetos informojn, kiun \ProvideFileInfos uzas.) (2) aldono de chefa dosiero Kutime la chefa dosiero (kiun vi donis en la latex-voko) ne aperas en la listo kreita de \listfiles. Tiun la pakajho shanghas, se tiu dosiero havas la nomfinajhon .tex (Pli precize, la pakajho aldonas '\jobname.tex', se tiu dosiero ekzistas, kaj se ne eblas eltrovi[1], ke la dosiero estas jam en la listo[2].) Tiu aldonado estas kutime shaltita, sed eblas malshalti ghin per la pakajh-opcio 'noaddmain'. Tiam ankau eblas voki \mainFileToList por fari tion. (3) enmetu la dosierliston en la rezulton Vi povas uzi la komandon \printFileList[
] por enmeti bele formatitan version de la dosierlisto kiel sekcio (kutime '\section*', sed vi povas uzi iun ajn sekci-komandon kiel opcia argumento) en la dokumenton. Vi krome devas uzi \listfiles en la komenca parto de la dokumento (antau \begin{document}), alikaze vi nur ricevos erarmesaghon. La tabelo nur aperos ekde la dua LaTeX-voko, kaj eble bezonos kelkajn pliajn por aspekti ghuste. Eblas traduki la titolon de la sekcio, la antautekston kaj la tabelkapoj helpe de la babel-pakajho - tradukojn por 'english', 'german', 'ngerman' kaj 'esperanto' estas la pakajho jam enhavas. Se vi bezonas aliajn lingvojn au ne uzas 'babel', redifinu la sekvajn makroojn: \fileListName - titolo ("Listo de dosieroj") \fileListPreamble - antauteksto (printita inter titolo kaj tabelo) \fileNameName - table header "dosiernomo" \dateName - table header "dato" \verName - table header "versio" \descriptionName - table header "priskribo" ----- [1] Tiun determinadon vi povas konfiguri per la pakajh-opcioj: nocat12 - nur funkcias se vi uzas eTeX, alikaze eble la cxef-dosiero aperos dufoje. cat12 - funkcias kun aux sen eTeX, koncertante la enhavon de \@filelist al kategorio 12. Se vi neniun de tiuj opcioj donas, gxi laboras kiel 'nocat12' en eTeX kaj kiel 'cat12' en ne-eTeX. [2] Tio povas okazi ekzemple, se vi invokas LaTeX kun "\input{mainfile.tex}".