Tiu README (legumin) estas por versio: 2012/10/13 v0.6 % ---------------- LaTeX-pakaĵo 'dateiliste' - Variaĵo de \DeclareRobustCommand, kiu antaŭe elprovas, ĉu la nomo jam ekzistas. Aŭtoro: Paŭlo Ebermann (Paul-Ebermann@gmx.de). Licenzo: LPPL 1.3, 'author-maintained' (-> http://www.latex-project.org/lppl/). Kreitaj por propra uzo, sed eble iom de ĝi ankaŭ uzeblas por aliaj. La dokumentaro (escepte tiu ĉi dosiero) estas nur en la germana lingvo. La pakaĵo bezonas la pakaĵojn 'ltxtable', 'longtable', 'tabularx' kaj 'rcsinfo'. Por krei la dokumentadon vi krome bezonas 'pauldoc' (de la sama aŭtoro). La pakaĵo venas en .dtx + .ins. Voku "latex dateiliste.ins" por krei la .sty-dosieron (kaj eble meti ĝin al texmf/tex/latex/paul/, se via docstrip estis konfigurita laŭe), voku "latex dateiliste.dtx" por rekrei la dokumentaron. Uzado ------- La pakaĵo konsistas el tri ĉefaj bonaĵoj, kiujn oni povas uzi sendepende, sed kune ili estas speciale utile. (1) Aŭtomataj versio-informoj. Se vi uzas versio-kontrolan sistemon kiel Subversion aŭ CVS/RCS, vi povas uzi tion por aŭtomate generi la daton kaj versi-numeron por la listo kreita de \listfiles (kaj la listo de (3).) Uzu \ProvideFileInfos{$<>Id$}{mallonga priskribo} en via dosiero, forprenu la '<>', kaj faru 'svn commit' aŭ 'cvs commit'. (CVS aŭ SVN tiam enmetos informojn, kiun \ProvideFileInfos uzos.) En la Subversion-kazo necesas antaŭe informi Subversion pri tio, ke vi volas anstataŭi 'Id' per alia afero: svn propset svn:keywords Id Ankaŭ necesas uzi la pakaĵ-opcion 'svn' aŭ 'subversion', kiel tie: \usepackage[svn]{dateiliste} (2) Aldono de ĉefa dosiero Kutime la ĉefa dosiero (kiun vi donis en la latex-voko) ne aperas en la listo kreita de \listfiles. Tion la pakaĵo ŝanĝas, se tiu dosiero havas la nomfinaĵon .tex (Pli precize, la pakaĵo aldonas '\jobname.tex', se tiu dosiero ekzistas, kaj se ne eblas eltrovi[1], ke la dosiero estas jam en la listo[2].) Tiu aldonado estas kutime ŝaltita, sed eblas malŝalti ĝin per la pakaĵ-opcio 'noaddmain'. Tiam ankaŭ eblas voki \mainFileToList por fari tion. (3) Enmetu la dosierliston en la rezulton Vi povas uzi la komandon \printFileList[
] por enmeti bele formatitan version de la dosierlisto kiel sekcio (kutime '\section*', sed vi povas uzi iun ajn sekci-komandon kiel opcia argumento) en la dokumenton. Vi krome devas uzi \listfiles en la komenca parto de la dokumento (antaŭ \begin{document}), alikaze vi nur ricevos erarmesaĝon. La tabelo nur aperos ekde la dua LaTeX-voko, kaj eble bezonos kelkajn pliajn por aspekti ĝuste. Eblas traduki la titolon de la sekcio, la antaŭtekston kaj la tabelkapoj helpe de la babel-pakaĵo - tradukojn por 'english', 'german', 'ngerman' kaj 'esperanto' la pakaĵo jam enhavas. Se vi bezonas aliajn lingvojn aŭ ne uzas 'babel', redifinu la sekvajn makroojn: \fileListName - titolo ("Listo de dosieroj") \fileListPreamble - antaŭteksto (printita inter titolo kaj tabelo) \fileNameName - tabelkapo "dosiernomo" \dateName - tabelkapo "dato" \verName - tabelkapo "versio" \descriptionName - tabelkapo "priskribo" ----- [1] Tiun determinadon vi povas konfiguri per la pakaĵ-opcioj: nocat12 - nur funkcias se vi uzas eTeX, alikaze eble la cxef-dosiero aperos dufoje. cat12 - funkcias kun aŭ sen eTeX, konvertante la enhavon de \@filelist al kategorio 12. Se vi neniun de tiuj opcioj donas, ĝi laboras kiel 'nocat12' en eTeX kaj kiel 'cat12' en ne-eTeX. [2] Tio povas okazi ekzemple, se vi invokas LaTeX kun "\input{mainfile.tex}".